1.
Juna Zamĉjo
Gratulon! Vi estas kiel la juna Zamĉjo, plena je energio kaj espero, talenta pri lingvoj kaj sentema pri sociaj konfliktoj.Juna Zamenhof estis sufiĉe unika knabo. Kiel judo en la plurnacia urbo Bjalistoko, li vidis kiel kulturaj, kaj precipe lingvaj baroj povas malfaciligi interkompreniĝon de popoloj. Li kredis ke tiu homoj povas pli bone kompreni unu la alian se ili parolas la saman neŭtralan lingvon.Sur la vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el la kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj ornamaĵoj ... Disputas la vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. La policanoj ne komprenas. “Ruse parolu!” minacas la oficiro, “nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi tie estas rusa lando! ...” Protestas Polo el la amaso ... Kie? ... Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas la ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas, arestita. Silentas la vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la martiron, sed la Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. “Jam li ĉesos nin insulti”, murmuras longbarbulo. Kolero fajras en la okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
Kion scias tiuj homoj unuj pri la aliaj? Ke ankaŭ ili havas koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj ... ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de la gepatroj forpeliĝas el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: “Estas ja nur vilaĝanoj!” Ilia poezio kaj nacia revekiĝo? Laŭ Poloj “intrigo rusa”, laŭ Rusoj “germana pagitaĵo”. Eĉ ion pli neniu scias pro la lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontiĝas strangaj misteraĵoj ĉe la vespera babilado inter slavaj flikistinoj. “Malaperis bubo du tagojn antaŭ la juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas ruĝa makuleto sub ne legebla skribaĵo. Kiu povas kompreni la hebrean literaĉon? Terure ĝi aspektas ... Ankaŭ strangaj ŝajnis la rigardoj de la amaso juda sur ŝtuparo de la sinagogo. Ĉu la Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon laŭ kaŝa rito? Por ili la panisto kuiras kukojn misterajn ...” Tiel kuras la murmurado. Poste la bubo retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en spiritoj.
Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistoko. Kion fari, por ke la homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.(E. Privat: Vivo de Zamenhof)